Atentu!
Legu
rapidege tiujn paĝojn, ĉar antaŭ esti leginta la lastan vorton, ilia
enhavo estos jam, malnova, kaduka, eĉ prahistoria! Eble, tiuj paĝoj mem-detruiĝos!
Estu singardema!
Jes! Oni almenaŭ povas diri, ke ĉio moviĝas
en la reto! Oni ne plu scias, kien direkti la muson! La ret-paĝoj kun
elŝuteblaj muzikoj en Esperanto multobliĝis dum la lastaj monatoj, semajnoj
kaj eĉ tagoj!
Vizitante tiujn diversajn paĝojn, evidentiĝas
la juneco kaj viveco de la muziko en Esperanto! Estas diversaj sortoj,
kaj por ĉiuj oreloj! Jen do la tute lastaj alvenintaj, kiam mi skribas
tiujn frazojn:
Piĉismo
Mi ĵus eksciis la ekziston de la tute nova
TTT-ejo de la subgrunda Ukrajna grupo Piĉismo. Atentu! Ne aŭdigu
inter ĉiuj oreloj! Kaj ĝuste, ne miru pri la iomete maltrankvila etoso
de ĉi tiu artikolo, mi nuntempe malkovras plurajn erojn de tiu muziko.
Ŭaŭŭ! Tio frakasas!
http://www.pichismo.narod.ru
Festivalo en Rusio
Jomo dum koncerto en Rusio
Anoncita nur hieraŭ en la novaĵ-grupo Soc-
culture- esperanto, la TTT-ejo de la Eola festivalo en Rusio,
ebligas malkovron de 19 kanzonoj de deko da artistoj, kies stilo estas
pli klasika ol tiu de Piĉismo J . Vi trovos
ankaŭ foto- albumon de la festivalo per la sama paĝo.
http://www.andreo.mailru.com |
|
| La festivalo
Eola okazis proksime de Sankt- Peterburgo, dum marto 2001. Estas do tute
novaj paĝoj! Inter la artistoj, aŭskulteblas la Franca kantisto Jomo
(Jean-Marc Leclerc) kaj la Rusa kantisto
Oĉjo Dadaev, kun
kiu iuj inter vi eble jam babilis per Interreto.
Antaŭ kelkaj
tagoj aperis la TTT-ejo de Ĵomart kaj Nataŝa, Kazaka paro,
kiu loĝas en Svedio. Ili duope kantas melankoliajn kanzonojn, korplenajn.
En ilia belega TTT-ejo, vi trovos foto- albumon,
la tekstojn de iliaj kanzonoj, kaj dudekon da iliaj kanzonoj, tuj aŭskulteblaj!
http://jomart.net
Babilemaj muzikistoj!
Ĵomart estas tre babilema, kiel Oĉjo. Kaj
vi povas ofte retrovi ilin kun aliaj esperantistoj por diskuti en Interreto.
Oĉjo kaj Ĵomart kaj pluraj membroj de JEFO aperas jam en la " Galerio
de babilemuloj ". Se vi venos babili, sendu ankaŭ vian foton!
http://lendir.karelia.ru/chat/
Pliaj TTT-ejoj de artistoj:
Kore
Kore
estas nova rokbando de Nanto en Bretonio, Francio (Nantes / Naoned).
" Kore estas tre koninda plene profesinivela
bando. La kantisto de Kore estas verŝajne la plej belvoĉa kantisto en
Esperantujo (kaj li kantas plene sen Franceca elparolo...). "
Tion skribis Bertilo antaŭ kelkaj tagoj pri
Kris Spitzer, la ĉefkantisto de Kore. Se oni scias ke Kris malkovris Esperanton,
nur antaŭ du jaroj, la futuro de muziko en Esperanto anonciĝas do tre
movanta!
http://elkore.free.fr
Malkovru tri kompletajn kanzonojn, inter kiuj
du novajn en mp3.com:
http://mp3.com/kore
|
|