Vizitu la novan TTT-ejon pri
E-Euroscala 2 !
Euroscola ja okazos denove en
2002!
http://e.euroscola.free.fr
Enhavo de la TTT-ejo pri E-Euroscola 1:
Prezento de la projekto E-Euroscola
Officialaj informoj en Eŭropaj instituciaj TTT-ejoj
Lernejoj kiuj antaŭe partoprenis
Ligiloj pri instruado en Interreto
| Lastaj novaĵoj
22a de aŭgusto 2001
Kaj precipe, dank'al tiu TTT-ejo kaj al la dissendoliston
E-Euroscola vi povos prepari vin por la sekvanta Euroscola!
14a de majo 2001
Aspekto de la informoj: La landoj kiuj aperas ruĝe estas la landoj kiuj partoprenis.
Kurso de Esperanto 1 Avenue de Paris 59 491 Villeneuve d' Ascq Francio
Esperanto grupo Pálffy Miklós Kereskedelmi Középiskola H-9023 Gyõr Földes G. u. 34-36. HUNGARIO
|
| Prezento de la projekto
"Euroscola en Esperanto E-Euroscola" Resumo La celo de tiu projekto estas partoprenigi lernejanojn el tuta Eŭropo al unutaga vizito de Eŭropa Parlamento, uzante Esperanton. Ni bezonas tre rapide trovi lernejojn (junuloj inter 14 ĝis 18 jaroj) en tuta Eŭropo, lernejoj en kiu E-instruisto povus starigi E-kurson ekde septembro 2000. Konteksto Jam de multaj jaroj (1985?), Eŭropa Parlamento (EP) invitas plurfoje jare lernejojn el tuta Eŭropo (Eŭrolando kaj kandidatoj landoj) al unutaga vizito de la parlamento Tiuj tagoj nomiĝas Euroscola-tagoj. Ili kutime kunigas ĉirkaŭ 300 lernejanojn po proksimume 30 ĉiulande, sed ekzemple dum la eŭropa tago 2000 ili estis 500. La aĝo de la junuloj kutime estas je 17/18 jaroj, sed ankaŭ jam okazis ke partoprenis pli junaj (14/15). Surloke, ili partoprenas en diskuto, laboro pri eŭropa civitaneco, provo de la ludo "EuroGame". Kompreneble, ili grupiĝas laŭ lingva kapableco. El ĉiu klaso, unu reprezantanto venas prezenti laboron faritan dum la tago kaj antaŭe. Parto de la kostoj estas pagataj de la Eŭropaj instancoj: vojaĝo, tagmanĝo... La Projekto Gilbert Stammbach el Strasburgo, renkontis en aprilo 2000 fonkciulon de EP, s-ro Fritz, kiu kutimas organizi la Euroscola-tagojn kaj informis lin pri ebleco provokazigi unu kun Esperanto kiel laborlingvo. Tio povus okazi ekzemple la 9an de majo 2001, okaze de la tago de Eŭropo. Atentu tamen ke tio estas nur propono de homo al homo kaj neniel oficiala decido de EP. Neniam EP estis iel favora al Esperanto, kaj ties prezidantino Nicole Fontaine iam respondis negative al kuriero el E-movado. Kompreneble estas ankaŭ dubinde ke EP tiel donacu la daton de la 9a de majo al E-movado. Intereso por ni La avantaĝoj de tio estas multaj:
Kiel sukcesigi tion? Konkrete, tio signifas ke ĉiuj partoprenantaj lernejoj devos scipovi Esperanton, kiam ili atingos Strasburgon. Nia tasko kiel E-movado konsistas do en trovi ekzemple po 30 junulojn (en unu aŭ du klasoj) en 10 landoj de Eŭropo, kaj instrui al ili Esperanton ĝis sufiĉa nivelo por ke ili povu vere elturniĝi pere de ĝi en majo 2001. Povas instrui al ili E-on ĉu unu el iliaj instruistoj (kondiĉe ke kompreneble liŝi regas la lingvon) ĉu esperantisto el proksima grupo. Fine, ne nepre endas ke ĉiuj lernejanoj flue parolu Esperanton. Jam sukcesa estas se en ĉiuj klasoj, almenaŭ du aŭ tri kapablas facile interkomuniki esperante. Prezento de la projekto al lernejoj Tiu afero necesas perfektan kunlaboradon de la klasestro kaj de la lernejestro. Oni povas sin demandi, kial ili konsentus pri Esperanto hodiaŭ. Jen estas ke la propono ne venas nur de la E-movado sed de nia movado kaj eŭropaj instancoj kune. Ebleco iri al Strasburgo (page de EP) estas vera ŝanco por ili, eĉ se Eo estas ŝlosilo por tiu vojaĝo. Tial, eĉ se trovi lernejojn por la projekto estas nesimpla, povas esti ke en kelkaj landoj estu pli ol necese, kaj endos elekti la plej "kapablajn" klasojn. Lernado de eŭropa civitaneco estas plia grava interesaĵo por la lernejoj. Uzo de la Interreto La interreto povas ege helpi:
Engaĝiĝo de la E-movado La problemo estas tre rapide (malpli ol tri monatoj someraj) trovi dekon
da lernejaj klasoj en tuta Eŭropo, pretaj al instruado de Esperanto. Konsiderante
ke la nunan maloftecon de tiuaĝaj lernejoj interesataj pri Esperanto nuntempe,
des pli malfacilas.
La tasko povas aspekti malfacila, tamen sufiĉas nur unu lernejo en ĉiu lando. Por movigi la landan E-movadon, la mesaĝo al ĉiu lando povas pli malpli finiĝi tiel: "estus bedaŭrinde ke Via lando ne partoprenu en tiom ambicia projekto"... Tempo-planado
La teamo funkcias per dissendolisto "e-euroscola", kiu gastas ĉe Egroups:
Vi povas legi la unuajn mesaĝojn senditajn en la arkivo de la dissendolisto:
Kompleta listo:
Alvoko Vi ja komprenis: ni serĉas kandidatajn klasojn (ne nur en Francio sed en tuta Eŭropo). Se vi instruas E-on en tiuaĝa klaso (inter 14 kaj 18) aŭ konas mezan lernejon, kiu povus konsenti pri E-instruado dum tuta jaro, cele viziton al la EP, nepre kandidatu por la venonta jaro 2001/2002.
|
||||||
Officialaj informoj en Europaj instituciaj TTT-ejoj
Lernejoj kiuj antaŭe partoprenis
Ligiloj pri instruado en Interreto